top of page
Parcours: Parcours

EŬROPA FESTIVALO DE ESPERANTAJ KANTOJ

FESTIVALA REGULARO

 

Wrocław (Vroclavo), 22.02-12.09. 2021r.

 

Organizanto de la Festivalo estas

la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado (Europejskie Centrum Edukacji Międzykulturowej).

 

La Festivalo okazos ĉi-jare rete.

Ĝis la 15de aŭgusto – konkursa provaŭdo de la partoprenantoj / alsendo de la video kun la registrita kanto.

La 12-a de septembro – Koncerto de la Premiitoj rete.

La Festivalo ĉi-jare okazos en tri kategorioj:

     1. koruso aŭ ensemblo,

     2. solisto.

     3. registrita en studio.

 

Honoran patronecon pri la Festivalo akceptis Bohdan Aniszczyk - la Prezidanto de la Komisiono pri Edukado kaj Junularo kaj la organizaĵoj: Malsuprasilezia Fedracio de Neregistaraj Organizaĵoj, Universala Esperanto-Asocio (UEA), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Eurokka (muzika faka asocio de UEA, la kreinto de la eldonejo Vinilkosmo) kaj Juna Amiko (la plej konata kaj ŝatata revuo de Esperantujo) kaj Varsovia Vento (interreta radio).

 

La Festivalo estas dediĉita al infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj. Al la partopreno estas invitataj ĉiuj dezirantaj solistoj kaj ensembloj, korusoj de la tuta mondo. Ĉiu partoprenanto ĉi-jare kantas unu kanton en Esperanto.

 

Celoj de la Festivalo: stimuli la lingvan kaj muzikan interesojn de la partoprenantoj, propagandi la kantan arton, disvastigadi la lingvon Esperanto, prezentadi ĝiajn valoron kaj uzeblecon, prezentadi kapablojn de la partoprenantoj, vigligi kunlaboron kun neesperantaj medioj.

 

Kondiĉoj de partopreno en la Festivalo:

La lernejoj aŭ edukinstitucioj (aŭ aliaj) kaj privataj personoj anoncas siajn partoprenantojn ĝis la 15 de aŭgusto 2021 per aliĝilo (aldono al la regularo) kun samtempa alsendo de la video kun la registrita kanto kaj la partituro kaj la teksto de la plenumota verko.

La partoprenantoj rajtas partopreni en kelkaj kategorioj plenuminte la kondiĉojn aparte por ĉiu kategorio.

 

Trapaso de la Festivalo: La ĵurio, la aro da specialistoj – esperantistoj kaj muzikistoj – prijuĝos la prezentiĝojn de la partoprenantoj (lingvan kaj muzikan korektecon). La premioj estos aljuĝitaj por la unuaj tri lokoj por ĉiu aĝgrupo de ĉiu kategorio. Plie estos aljuĝitaj Publik-premio, Ĉefpremio kaj nova Aŭtora-premio (ĝin ricevos konkursanto, kiu prezentos plej bone propran kanton).

 

Aldonaj informoj: La organizanto kovras neniujn kostojn ligitajn kun la Festivalo kaj rezervas al si la rajton de prezentado de la son-kaj-videoregistraĵoj de la elpaŝoj.

- La aliĝo de lernejo aŭ edukinstitucioj (aŭ aliaj) al la Festivalo estas samtempe konsento de la direktoro, instruistoj kaj gepatroj por kolektado kaj prilaborado de la personaj datumoj en limigita sfero ligita kun korekta trapaso de la Festivalo. - Skriba konsento de ĉiu partoprenanto en Informa Klaŭzo*.

- La aliĝo de la privatapersono al la Festivalo estas samtempe konsento por kolektado kaj prilaborado de la personaj datumoj en limigita sfero ligita kun korekta trapaso de la Festivalo. (La aliĝo de la personoj ĝis 18 jaroj faras la gepatroj aŭ jura prizorganto) - Skriba konsento de ĉiu partoprenanto en Informa Klaŭzo*.

La rajton de la prezentado de la son-kaj-videoregistraĵoj.

 

Kondiĉoj:

Mi konsentas kun aperigo de mia nomo en la listo de la aliĝintoj al la Festivalo. Mi komprenas kaj konsentas kun tio, ke miaj personaj datumoj estos konservitaj kaj traktitaj kun la celo organizi la Festivalon.

 

Anonco de la rezultoj kaj disdono de la premioj

La rezultoj de la Festivaloestos informitaj la 12-an de septembro dum la Koncerto de la Premiitoj, kiu okazos rete. Ĉi-jare la dissendo de la premioj al la distingitaj partoprenantoj okazos post tio, sed povas esti ke ne baldaŭ pro la pandemio.

 

*Informa Klaŭzo (Klauzula Informacyjna) troviĝas en la paĝarowww.ecem.com.pl

En la faldo dekstre estas Programy Cykliczne, premu Europejski Festiwal Piosenki Esperanckiej.

bottom of page